Knews (Karl's threaded newsreader for X) estas legilo por
diskutgrupoj, kiu kapablas rekoni kaj skribi gxustajn MIME-kapliniojn
pri la signokodo. Por uzi Latin-3 oni devas aldoni kelkajn
liniojn al la agordaj dosieroj.
Dum la instalo de Knews, la dosiero Knews.ad estas kopiata
el la fontdosierujo al /usr/X11R6/lib/X11/app-defaults/Knews.
Anstataux Elvis vi povas ankaux uzi ekzemple Emakson kiel
redaktilo.
Por povi legi ankaux esperantajn afisxojn kun malgxusta
kaplinio pri kodo aux koditajn laux UTF-8, estas avantagxe
aldoni sub
Knews.baseTranslations: #override \n\
la linion:
c <Key> e: mime-hack(text/plain, 8bit) \n\
c s <Key> u: mime-hack(text/utf8, 8bit) \n\
Atentu, la \n\, kiu finu cxiun linion en la
alineo krom la lastan.
Nun per Ctrl-e oni povas sxalti en cxiu afisxo al la implicita
kodo. Per Ctrl-Shift-u vi povas sxalti al la MIME-tipo text/utf8.
Cxar Knews ne scias trakti gxin, gxi demandas Metamail kaj
montras la tekston kiel difinita en /etc/mailcap. En la sekcio
pri Metmail ni difinis, ke text/utf8 estu konvertata al Latin-3.
Tial sxangxu ankaux la linion pri Knews.copiousoutput al:
Anstataux fixed-l3 enmetu la de vi preferatan
Latin-3-tiparon.
La implicitan kodon (uzatan cxe Ctrl-e) oni difinas en
la dosiero ~/.knews/config-* (* estas la
uzata diskutgrupa servilo. Tiu dosiero estas auxtomate kreata
cxe la unua lancxo de Knews. Aldonu la sekvan linion:
*esperanto*defaultCharset: iso-8859-3
Nun en cxiu diskutgrupo, kiu enhavas la nomon "esperanto",
estas uzata la kodo Latin-3 kiel implicita.
Copyright ゥ 1999 TUCOWS.COM Inc.
TUCOWS.COM Inc. has no liability for any content or goods on the TUCOWS site or the
Internet, except as set forth in the terms
and conditions and privacy
statement.