Ekzistas tri internaciaj normoj por signokodoj, kiuj enhavas la
esperantajn signojn, la du kutime uzataj estas
ISO-8859-3 (Latin-3) kaj Unikodo (Unicode).
La unua normo estas por okbitaj signoj kaj la dua por
deksesbitaj. Por povi transporti unikodajxojn tra okbitaj
kaj sepbitaj medioj ekzistas la kodoj UTF-8 kaj UTF-7.
Cxar Unikodo samtempe difinas koderojn por
la signoj de cxiuj lingvoj de la mondo, gxi ricevas pli kaj
pli da subteno de programarproduktantoj.
Alie ol ekz. Vindozo NT, Linukso interne uzas okbitajn
kodojn. Subteno de Unikodo precipe estas en sistemkomponentoj,
kiuj zorgas pri eligado de tekstoj sur la ekrano aux kiuj
rilatas al intersxangxo de informoj kun la ekstera mondo.
Do estas iom da Unikodo en la konzolo, iom da en X-fenestroj,
iom da en la traktado de informoj venantaj per retposxto aux el
TTT kaj iom da rilate al dosiersistemoj de KKDoj
(Joliet-dosiersistemo). Ofte tiuj komponentoj uzas la okbitan
unikodformon UTF-8.
Cxar la subteno de Unikodo en Linukso estas iom malkohera,
gxenerale oni preferas ISO-8859-3. Sed supozeble la premisoj
sxangxigxos gxis la fino de 1999.
Ampleksajn informojn pri la unuopaj kodoj kun E-signoj
en internaciaj normoj kaj en specialaj programoj, vi
trovas cxe
Edmundo.
Foje vi bezonas la eblecon konverti esperantajn tekstojn
de UTF-8 al Latin-3. Por tio vi povas uzi la sekvan
Perl-programeton.
Por konverti en la alia direkto, intersxangxu la du
kolumnojn inter /../../.
Por presi Latin-3ajn tekstojn vi povas uzi
solvon de Albert Reiner.
Temas pri simpla programeto en Perl uzanta TeX-on por la presado.
Pro kompleteco tie cxi ni donas ankoraux la koderojn
de la E-signoj laux la plej vastigxintaj normoj. UTF-8,
kiu kodas unikodajn signojn per okbitaj koderoj,
estas ekzemple uzata en HTML-pagxoj.
Copyright ゥ 1999 TUCOWS.COM Inc.
TUCOWS.COM Inc. has no liability for any content or goods on the TUCOWS site or the
Internet, except as set forth in the terms
and conditions and privacy
statement.